Psalms 109

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1Ho Dio, mia gloro, ne silentu.
2Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi,
Ili parolas kun mi per mensogema lango.
3Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis,
Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.
4Por mia amo ili min malamas;
Sed mi preĝas.
5Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.
6Metu malvirtulon super lin;
Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
7Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa;
Kaj lia preĝo estu peko.
8Liaj tagoj estu malmultaj;
Lian oficon ricevu alia.
9Liaj infanoj estu orfoj,
Kaj lia edzino estu vidvino.
10Liaj infanoj vagadu,
Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
11Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas;
Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
12Neniu faru al li ion bonan;
Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
13Lia idaro estu kondamnita al ekstermo;
En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
14La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo,
Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
15Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo,
Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
16Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn,
Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton,
Por lin mortigi.
17Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin;
Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
18Li metis sur sin malbenon, kiel veston;
Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo,
Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
19Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras,
Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.
20Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj,
Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.
21Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo;
Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.
22Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo,
Kaj mia koro estas rompita en mia interno.
23Kiel ombro longiĝanta mi malaperas;
Oni forskuas min kiel akridon.
24Miaj genuoj senfortiĝis de fastado,
Kaj mia karno perdis la grason.
25Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili;
Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
26Helpu min, ho Eternulo, mia Dio;
Savu min laŭ Via boneco.
27Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano;
Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.
28Ili malbenas, sed Vi benu;
Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.
29Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro,
Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.
30Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo,
Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.
31Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo,
Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.
Copyright information for Esperanto